Irbid
Irbid (arabe أربد), nomata dum la antikvo Arabella, estas la tria plej granda urbo de Jordanio, kun 350.645 loĝantoj (popolnombrado de 2004). Ĝi estas administra centro de la Irbida Provinco.
Irbid situas ĉ. 70 km norde de Amano.
Universitata urbo
En Irbid situas pluraj altlernejoj kaj universitatoj, el inter kiuj la plej grava estas la tradicia Jarmuk-Universitato.