Saltu al enhavo

Jamie Foxx

El Vikipedio, la libera enciklopedio
2005

Jamie Foxx (naskiĝis kiel Eric Marlon Bishop; en Terrell, Teksaso, la 13-an de decembro 1967) estas usona aktoro, komikisto, kantisto kaj kantoteksta verkisto. Li ludis en 2005 en filmo Ray pri vivo de Ray Charles, pro kio li ricevis premion de Golden Globe, BAFTA-, kaj Oskar-premiojn.

Biografio

Oni prenis lin de laij gepatroj kaj iom poste prizorgis lin la patrinaj geavoj, Estelle kaj Mark Talley. Tie li estis edukita en strikta baptismo. Li pianoludis en aĝo de 5 jaroj, poste estis kiel junadoleskulo partatempa pianisto kaj ĥora gvidanto en la baptisma preĝejo de Terrel.

En la mezlernejo, li estis sukcesa sportisto, precipe en basbalo. Tiutempe estis ankaŭ kantisto en bando Leather and Lace. Post la mezlernejo, per stipendio li eklernis en universitato, kie li studis klasikan muzikon.

En 1989 li laboris en nokta klubo kiel humuristo. Tiutempe ŝanĝis li sian nomon al Jamie Foxx. La nomon Foxx li elektis je efiko de la fama usona komediisto John Elroy Sanford (pli konate kiel: Redd Foxx)

Lia unua filma ludo okazis en 1992 en la komedio Toy. Li ludis en 1999 en filma dramo de Oliver Stone, en Any Given Sunday, senkompatan, monavidan kaj venkoavidan usonan basbol-ludiston.

Li havis gravan rolon en 2001 en filmo Ali pri vivo de Muhammad Ali, en kiu li ludis apud la ĉefrolanto Will Smith trejniston de Ali, Drew Bundini Brownt.

En 2004, li havis du pli gravajn ludojn, en trilero Collateral kun Tom Cruise kaj en filmo Ray, en kiu li ludis la legendan blindan kantiston Ray Charles.

Filmografio (elekto)

  • 1992: Toys
  • 1996: The Great White Hype
  • 1996: The Truth About Cats & Dogs
  • 1997: Booty Call
  • 1998: The Players Club
  • 1999: Held Up
  • 1999: Any Given Sunday
  • 2000: Bait
  • 2001: Ali
  • 2002: Redemption: The Stan Tookie Williams
  • 2003: Shade
  • 2004: Breakin’ All the Rules
  • 2004: Collateral
  • 2004: Ray
  • 2005: Stealth
  • 2005: Jarhead
  • 2006: Miami Vice
  • 2006: Dreamgirls
  • 2007: The Kingdom
  • 2009: The Soloist
  • 2009: Law Abiding Citizen
  • 2010: Valentine’s Day
  • 2010: Due Date
  • 2011: Rio
  • 2011: Horrible Bosses

Diskografio

  • Peep This (1994)
  • Unpredictable (2005)
  • Intuition (2008)
  • Best Night Of My Life (2010)