Joel Vilkki

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Finnaj geesperantistoj

Joel VILKKI (naskiĝis la 8-an de Aŭgusto 1899, mortis la 14-an de Julio 1976) estis finna rektoro de mezgrada lernejo kaj unu el la plej elstaraj figuroj en la finna Esperanto-movado post la milito.

Li estis ĉefdelegito de UEA (IEL) de 1937 ĝis 1971, dumviva membro, kaj en la lastaj 15 jaroj membro-subtenanto. Kiel estro de mezlernejo li ebligis kaj gvidis eksperimentan instruadon de Esperanto en la urbo Somero (1958-1963). La eksperimento celis studi la pedagogian kaj lernofaciligan valoron de la Internacia Lingvo (vidu revuon Esperanto 1974, p. 43). Dum parto de tiu periodo, la instruado de Esperanto estis deviga kaj ĝin oficiale inspektis la Centra Administrejo de Lernejoj.

En la 1930-aj jaroj Vilkki interesiĝis ankaŭ pri Novial kaj tradukis lernolibron de la lingvo en la finnan. Li mem priskribis sian rilaton al la du planlingvoj dirante, ke li, kun alia esperantisto samurba, simple konstatis, ke "Esperanto funkcias".

Li verkis artikolojn kaj informajn broŝurojn pri Esperanto. Lia vortaro Suomi-Esperanto-Suomi aperis en 1963. Ĝian duan eldonon, kiu aperis post lia morto en 192, reviziis lia filino Heljä Favén (449 p.). Ĝi estas plu uzata kiel la ĉefa vortaro inter la finna kaj Esperanto.