Jules Romains

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Foto de Jules Romains, 1936

Jules Romains (1885-1972) estas la verkistnomo de Louis FARIGOULE kiu naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1885 en franca vilaĝeto apud Le Puy en Velay. Li estis instruisto pri filozofio kaj amiko de Stefan Zweig. Jules Romains verkis multajn teatraĵojn, inter kiuj Knock' (1965) estas la plej fama.

Li verkis ankaŭ romanojn, kies plej famaj estas liaj dudeksep volumoj de ĉefverko Les Hommes de Bonne Volonté (La homoj de bona volo).