Jules de Polignac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jules de Polignac

Princo Jules Armand de Polignac (14-an de majo 1780 en Versailles - 29-an de marto 1847 en Parizo) estis franca nobelo kaj diplomato.

Vivo

Li partoprenis en la komploto de Jean-Charles Pichegru kaj Cadoudal kontraŭ Napoleono, pro tio oni juĝis lin en 1804 je ĝismorta malliberejo, sed liberiĝis en 1813 (aŭ 1814). Ludoviko la 18-a nomumis lin pajro (pair), la papo nobligis lin al princo. Li iĝis dum Karolo la 10-a ĉefministro (1829) kaj li proponis tiujn dekretojn, kiuj kaŭzis la revoluciojn de julio (1830) kaj tiel subfalon de Karlo la 10-a. Oni kaptis kaj enprizonigis lin, sed Filipo Ludoviko amnestiis lin en 1836.

Verko: Considérations politiques etc. (Parizo, 1832).