Kärcher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Polvosuĉilo de Kärcher

Kärcher (aŭ Kaercher) estas germana familia nomo, devenanta el sudokcidenta Germanio.

Alfred Kärcher GmbH & Co. KG. estas tutmonde aganta entrepreno kun ĉefsidejo en Winnenden. La firmao Kärcher estas produktanto de purigaj aparatoj kaj kompletaj purigaj sistemoj.

La firmao Kärcher estis fondita en 1935 de Alfred Kärcher en Stuttgart-Bad Cannstatt. La entrepreno translokiĝis en 1939 al la nuna sidejo, Winnenden.

La kompanio ellaboris la unuan purigilon kun varmega akvo sub granda premo en 1950 kaj Kärcher eĉ hodiaŭ estas la plej konata reprezentanto de purigiloj de granda premo. Ĝi produktas ankaŭ vaporpurigilojn, polvosuĉilojn, plankopurigilojn kaj similajn domajn aparatojn.

Penetro en la ĉiutagan parolon

Purigi per Kärcher [kerĥer] signifas en la franca (nettoyer au Kärcher) „elsterkigi la porkejon“ aŭ „precize purigi“. La plej konata ekzemplo por tio estas la elparolo de franca ministro por internaj aferoj Nicolas Sarkozy: Li volis purigi la Parizan randurbon La Courneuve „per Kärcher“. Tiun eldiron multaj partoprenantoj de Tumultoj en Francio en 2005 konsideris ofendo.

Eksteraj ligiloj