Kafejo Flore

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kafejo Flore (franclingve Café de Flore) estas fama kafejo de Parizo. Ĝi troviĝas en la kvartalo Saint-Germain-des-Prés kaj ĉe la bulvardo Saint-Germain, en la 6-a arondismento de la franca ĉefurbo.

La kafejo naskiĝis je la komenco de la Tria Respubliko, verŝajne en 1887. La nomo "Flore" devenas de skulptaĵo kiu stariĝis sur la alia flanko de la bulvardo.

Je la fino de la 19-a jarcento, la verkisto Charles Maurras redaktis tie sian verkon Sous le signe de Flore. Multaj intelektuloj, interalie Jean-Paul Sartre kaj Simone de Beauvoir, kutimis frekventi la kafejon.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj