Kandidata letero
Kandidata letero estas letero per kiu oni petas esti konsiderata por certa posteno ĉe firmao, kompanio aŭ instanco. Plejofte oni kunsendas kariertabelon.
Kandidata letero ofte estas skribata kaŭze de vakanta posteno, sed kelkfoje oni sendas ĝin spontane (tiam ĝi nomiĝas malferma kandidatiĝo). Gravaj entenaj partoj de kandidata letero estas:
- Taŭgeco por la posteno
- Motiviteco
- Personeco
Verki kandidatan leteron estas malfacila afero, ĉar la personarfunkciulo kelkfoje devas elekti el centoj da leteroj. La esenco estas pozitive okulfrapi, sed ne troigi.