Kantono Columbia (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kantono Columbia.

Kantono Columbia [Kalambiə kAŭnti] (angle: Columbia County) estas administra unuo en la suda parto de Vaŝingtonio. La nomo de la kantono venis de la rivero Kolumbio. Ĝia administra sidejo situas en la plej granda urbo de la kantono, Dayton. La surfaca areo de la kantono estas 2 262 km², el kio nur 12 km² estas akvo. La loĝantaro, laŭ la usona censo de 2000, konsistis el 4 064 homoj.

Historio

La parlamento de Vaŝingtona Teritorio kreis Kantonon Columbia la 11-an de novembro 1875 el parto de Kantono Walla Walla.

Vidu ankaŭ

Kantonoj de Vaŝingtonio