Kantono San Juan (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Kantono San Juan en Vaŝingtonio

Kantono San Juan senŭAn (angle: San Juan County, esperantigita kiel Kantono Sanjuana) estas administra unuo en la nordokcidenta parto de la usona ŝtato Vaŝingtonio. Ĝia administra sidejo situas en ĝia plej granda urbo, Friday Harbor.

Geografio

La kantono konsistas el multaj insuloj de la Insularo Sanjuana, el kiuj la plej grandaj estas

La surfaca areo de la kantono estas 1 609 km², el kio 1 156 km² estas akvo kaj nur 453 km² estas seka tero. La usona censo trovis 14 077 loĝantojn en la kantono en 2000.

Historio

La ŝtata parlamento kreis la kantonon la 31-an de oktobro 1873 el parto de Kantono Whatcom. Ĝi prenis la nomon de la plej granda insulo, siavice nomita en 1791 de la hispana esploristo Francisco de Eliza, la unua eŭropano ĝin vidinta, honore al la biblia sanktulo Johano la Baptisto. Insularo Sanjuana estis disputata teritorio inter Usono kaj Britio, 1846-1872, dum kio okazis la komika Porka Milito en 1859.

Vidu ankaŭ

Kantonoj de Vaŝingtonio