Kapaneo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 10:50, 5 aŭg. 2013 farita de Josef Hron (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Sceno el tragedio de Esĥilo Sep kontraŭ Tebo: Kapaneo suprengrimpas la urban muregon por faligi la reĝon Kreonon, kiu rigardas batalejon - pentraĵo proksimume el la jaro 340 a.Kr.

Kapaneo (helene Καπανεύς, latine Capaneus) estas en la helena mitologio unu el la komandantoj en la milito nomata Sep kontraŭ Tebo.

Kapaneo elstaris per sia fizika forto, sed lia malbonŝanco estis, ke li ŝatis fanfaroni. Post kiam li grimpis muregon de la urbo li eĉ diris, ke nek la plej alta dio Zeŭso per sia fortego eklipsos lin en konkerado de Tebo. Tio kolerigis Zeŭson. Li per sia fulmo faligis Kapaneon ĝus en momento, kiam li preparis sin salti en la urbon. Tiel li fariĝis la unua falinto en tiu ĉi milito.

Post la milito oni lian korpon ceremonie forbruligis sur stako. Tien al li ĵetis sin ankaŭ lia funebranta edzino Eŭadno. Ili estis gepatroj de Stenelo, kiu kun ceteraj Epigonoj (posteuloj) post dek jaroj konkeris Tebon.



Eksteraj referencoj

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kapaneus en la ĉeĥa Vikipedio.