Kapitano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
1941

Kapitano estas

1. en komerca aŭ sporta ŝiparo, la ŝipestro aŭ - alivorte - la plej altranga maristo de la ŝipo,

2. en terarmeo kaj aerarmeo, oficiro, kiu, ĝenerale, rangas inter majoro kaj leŭtenanto, kun eblaj variaĵoj laŭ lando aŭ historio,

3. en mararmeo, titolo de diversrangaj oficiroj, rangantaj inter admiralo kaj leŭtenanto - ekz. veselkapitano (egalas al mararmea kolonelo), fregatkapitano (egalas al mararmea subkolonelo), korvetkapitano (egalas al mararmea majoro) ktp. En Rusia mararmeo ekzistas rangoj kapitano de 1-a, de 2-a, kaj de 3-a rango.

4. en sporto, la komandanto de iu teamo, elektita de la estraro de klubo aŭ federacio

5. en familieca lingvouzo, la estro de industria aŭ negoca grupo (ekzemple en la vortumo "la grandaj kapitanoj de financo" - vidu pri tio ankaŭ la vorton magnato) aŭ iu ajn neformala estro en ĝeneralo.