Karako (gubernio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Gubernio Karako, arabe: الكرك‎, estas unu el la gubernioj de Jordanio, situanta en la sudokcidento de Amano, la ĉefurbo de la lando. La gubernia ĉefurbo estas la samnoma Karako. Oni kalkulis ke ĝi havis 219.000 loĝantojn (2006), t.e. 4 % de la tuta loĝantaro de Jordanio. Ĝi kovras areon de 3.495 km2.

Koordinatoj: 31° 09′ 53″ N 35° 45′ 43″ O / 31.16472 °N, 35.76194 °O / 31.16472; 35.76194 (mapo)