Kasikiaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Orinoko.png
Kasikiaro: ligo inter Orinoko kaj Rio Negro

Kasikiaro estas brako de la sudamerika rivero Orinoko, kiu sendas parton el ties akvoj tra Rio Negro al Amazono.

La forkiĝo inter Orinoko kaj Kasikiaro estas la plej granda surtera ekzemplo de rivera forkiĝo. Kiam en 1744 la jezuito Roman iris de Orinoko al Rio Negro kaj reen, ĉiam sekvante riveron, oni komence ne kredis lian raporton, kiun poste konfirmis Charles Marie de La Condamine.