Kastelo Bodiam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Bodiam

Kastelo Bodiam estas mezepoka kastelo ĉe vilaĝo Bodiam, Sussex, Anglio.

Konstruado de la kastelo komencis en 1385, dum la regado de Rikardo la 2-a (Anglio), por plidefendi la ĉirkaŭan regionon kontraŭ la francoj. Tamen la kastelo neniam estis sufiĉe forta por rezisti grandan atakon: la muroj dikas nur du futojn (du trionojn de metro), kaj la ringofosaĵo (kiu tute ĉirkaŭas la kastelon) neprofundas.

Ĉar la kastelo estas pitoreska, ĝi estas uzita por filmoj kaj televidprogramoj, kiel Monty Python and the Holy Grail kaj epizodo de Doctor Who.

La kastelo viziteblas.