Kaveh Golestan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kāveh Golestān (1950 - 2-a de aprilo 2003), (perse کاوه گلستان ) estis irana ĵurnalisto.

Li estas filo de kinisto kaj aŭtoro Ebrahim Golestan kaj frato de tradukisto kaj galeriisto Lili Golestan en Esfahano. Kaveh estis edzo de Hengāmeh Golestan, kaj Mehrak Golestan estas ilia filo.

Kaveh Golestan estis memstara fotisto, kiu faris la unuajn fotojn de la gas-masakro en Ĥalabĝo.

Li estis mortigita en aĝo de 51, kiam fotante por BBC li paŝis sur minon en Kifri, Irako la 2-an de aprilo 2003. Lia tombo troviĝas en Teherano.


Eksteraj ligiloj

(ĉiuj en la angla lingvo)

  • Paĝo dediĉita al Kaveh Golestan: [1].
  • Kaveh Golestan's entombigo, fotoraporto, Kargah.
  • Komunikaĵo de Committee to Protect Journalists (CPJ) kaj International Freedom of Expression Exchange pri la morto de Golestan: "BBC Cameraman Killed In Iraq", 2 April 2003: [2].
  • "Index on Censorship:Tribute to Kaveh Golestan", Index for Free Expression, 3 April 2003: [3].