Keeshond

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Keeshondkees-hundonederlanda barĝohundo estas hundoraso , uzita longtempe sur nederlandaj riveraj barĝoj kiel gardohundo.

La hundorason bredis komence ĉefe laboristoj, la hundo iĝis en la 18-a jarcento simbolo de la Nederlanda Patriota Partio. La hundoraso ricevis la nunan nomon de Kees de Glyselaer.

La hundo devenas de norvegaj paŝtistaj hundoj kaj ŝpic-rasoj. Ĝia muzelo estas vulposimila, la vosto estas hirta kaj staranta super la dorso. Ĝia dika, griza pelo konsistas el longaj grizaj kaj mallongaj subaj helaj haroj kaj pli longaj nigrofinaj kovraj haroj.

La plenkreska kees-hundo altas 43–46 cm, pezas 14,5–18 kg.