Kenilworth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruina pordego de Abatejo Kenilworth
Kastelo Kenilworth

Kenilworth estas urbo de Warwickshire, Anglio, kiu famas ĉefe pro sia kastelo. En 2001, laŭ la tiujara censo, ĝi enhavis preskaŭ 22,600 loĝantojn.

La urbo eble fondiĝis dum la malfrua 11-a jarcento, kaj pligrandiĝis la sekvantan jarcenton post la fondo de aŭgustena abatejo kaj la konstruado de la kastelo. En 1538 la abatejo fermiĝis dum la abolicio de la anglaj monaĥejoj, kaj post nelonge parte malkonstruiĝis: nur ruinoj ankoraŭ videblas.

Verŝajne la unua terpomo enkondukita en Anglion (de Walter Raleigh) plantiĝis ĉe Kenilworth.

Multe de la loĝantoj elmigras al pli grandaj urboj kiel Coventry, Birmingham kaj Leamington Spa.