Kijiva Mohila Akademio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kijiva Mohila akademio

Nacia universitato "Kijiva Mohila akademio", ukraine Києво-Могилянська академія, estas unu el plej malnovaj universitatoj de orienta Eŭropo. En 1615 renoma kijivanino Halŝka Huleviĉevna donacis sian bienon al nla Kijiva urba frataro, celante fondon de monaĥejo, malsanulejo kaj lernejo. La lasta en 1632 kuniĝis kun la lernejo de Metropolito Petro Mohila sub la nova titolo: Kijiva Fratara kolegio (poste - Akademio).

Siatempe finis ĝin 14 estontaj hetmanoj de Ukrainio, multaj metropolitoj, scienculoj, verkistoj.

1992 estas la jaro de la nuntempa renaskiĝo de la Akademio. Nun tie ĉi funkcias 6 fakultatoj kun 15 magistraj programoj (fakoj).