Kijiva Universitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kijiva universitato

Kijiva Nacia Universitato Taras Ŝevĉenko / Kieva Nacia Universitato Taras Ŝevĉenko estis fondita en 1834 kaj aljuĝita nomo de Sankta Volodimiro. Ekde 1939 la universitato estas nomata omaĝe al granda ukraina poeto Taras Ŝevĉenko.

Nun en 14 fakultatoj kaj 5 institutoj de la universitato lernas pli ol 20 000 studentoj.