Koahuiltekoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koahuiltekoj estas ĝenerala nomo por difini indianan tribaron, kiu malnovtempe vivis en la suda parto de Teksaso, proksime al la Rio Grande del Norte. La plej fruaj hispanaj esploristoj priskribis prosperan kaj amikan popolon. Oni tamen plejofte priskribis ilian kondiĉon post la unua kontakto kun eŭropanoj, kio similis por ili al katastrofo : postaj raportoj asertis, ke koahuiltekoj vivis en malpuregaj kaj malbonodoraj domaĉoj, manĝadis putran viandon, polvon kaj insektojn.

Multaj historiistoj nun opinias, ke eble 90 procentoj de la koahuilteka loĝantaro mortis pro eŭropaj malsanoj. La koahuiltekaj lingvo kaj kulturo hodiaŭ estas estintaj, kaj iliaj idoj poste miksiĝis en la hispana loĝantaro de suda Teksaso.