Kobun

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Imperiestro Kōbun (jaapne 弘文天皇 Kōbun-tennō; naskiĝis en 648; mortis la 24-an de aŭgusto de 672) estis la 39-a imperiestro de Japanio. Lia naskiĝnomo estis Princo Otomo (大友皇子 Otomo no miko). Li regis en jaro 672 en Ōmi-kyō.

Kobun estis filo de imperiestro Tenji. Ĉe la naskiĝo de Kōbun, Tenji estis jam tre maljuna. La kronprinco estis Princo Ōama (大海人皇子 Ōama no miko), post imperiestro Temmu, frato de Tenji, kiuj havis la saman patrinon (Kogyoku). La patrino de Kōbun venis el ne tiel altranga familio kiel tiu de Oama. Ŝi ne povis tiel forte apogi sian filon. La imperiestro Tenji igis sian filon Otomo sekva imperiestro.

Post morto de Tenji kaj surtoniĝo de Kobun, Ōama okupis teritoriojn. Kiam la venkoj de Oama atingis la korton Kōbun kun sia familio faris memmortigon.

Ĝis la epoko de Meiĝi, la imperiestra famili rigardis Kobunon nejura imperiestro. Li surlistiĝis inter la imperiestrojn de Japanio nur en 1869, post kiam la imperiestro Meiĝi permesis tion.