Kontaktĵonglado
Kontaktĵonglado estas ĵongladkielo, dum kiu la ĵonglanto ĉiam aŭ almenaŭ preskaŭ ĉiam tuŝas la aĵon ĵonglatan. Kontaktĵonglado ebla estas preskaŭ per ĉiu aĵo, sed plej bonaj por tio estas aĵoj, kiuj ankaŭ flugige ĵongliĝas, t.e. pilkoj, cigarkestoj, ĵongladringoj, klaboj aŭ (fajro)bastonoj. Sed ankaŭ skribilturnado estas ero de kontaktĵonglado.
Eksteraj ligiloj
- Retejo pri kontaktĵonglado, plejparte kun pilkoj (germane)
- Germana skribilturnad-retejo (germane)
- Monde grava retpaĝo pri la temo (angle)
- Granda lertaĵaro (angle)