Kremo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Taso da ĉokolado kun batita kremo

Kremo estas tiu pli grasa parto de lakto, kiu post kelktempa senmovo leviĝas al la supro kaj kiun oni buterigas per kirlado, batado. Kutime ĝi enhavas de 10% ĝis 30% da graso.

Oni parolas pri acida, dolĉa, batita kremo.

Kremo estas ankaŭ oleeca ŝmiraĵo [1], uzata kiel kuracilokosmetikaĵo : belecokremo, razkremo.


Referencoj

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 621