Komunumo Kretinga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kretinga
blazono de Kretinga situo en Litovio
Bazaj datumoj
ŝtato: Litovio
distrikto: Klaipėda
subdistrikta komunumo: Kretinga
nombro de loĝantoj: 46 00 (komunumo, stato 2005)
nombro de loĝantoj: 21 000 (urbo, stato 2005)
internacia telefona prefikso: (+370) 445
koordinatoj: 55° 53' norde, 21° 23' oriente

Kretinga estas subdistrikta komunumo, kaj ene de ĝi la plej granda urbeto, en la okcidento de Litovio, proksime de la bordo al la balta maro (la mara ferioloko Palanga foras 11 kilometrojn). Kretinga apartenas al la distrikto Klaipėda. Dum la jaro 2005, la komunumo havis 64 000 loĝantojn, kaj la urbo 21 000. El la pliaj komunumaj loĝlokoj menciindas ekzemple Darbėnai.

La loĝloko unuafoje skribe mensiiĝis dum la jaro 1253 sub la nomo Cretyn. La urbajn rajtojn ĝi ricevis dum 1609. En la urbo ekzistas franciskana monaĥejo. La urba muzeo antaŭe estis kastelo de la loka nobelaro.

En la komunuma vilaĝo Žibininkai iom okcidente de Kretinga ekzistas gastiga komplekso de loka bierfarejo, kiu ofertas multajn restoraciojn, rajdadon kaj multajn eblecojn je ludado.

la urba muzeo

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-Litovio