Krum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krum kolektas siajn homojn.

Krum (?- 13-an de aprilo 814) estis bulgara ĥano inter 802-814.

Post kiam Karlo la Granda venkis la avarojn, Krum okupis eĉ orientan parton de la Karpat-baseno. Li unuigis la du bulgarajn ŝtatojn de la Balkano en 807. Krum okupis en 809 Serdica, la hodiaŭan Sofion.

Li eĉ militiris kontraŭ Bizancio, komence sensukcese. Printempe de 811 la Bizanca imperio detruis la bulgaran lignan palacon, ĉefurbon en Pliska. Krum venkis la bizancan armeon la 26-an de julio 811 kaj murdis eĉ la imperiestron Nikeforos la 1-a. Poste li venkis plurfoje kaj en 813 sturmis jam Konstantinapolon kaj prirabis la ĉirkaŭon. Li mortis dum la sekvajaraj atakoj, militiroj.

Krum metis fundojn de la bulgara ŝtata organizo.