Kuloto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Montagu, 4-a grafo de Sandviĉo portas kuloton

Kuloto estas historia speco de pantalono, ĝenerale malstrikta super la genuoj, sed striktigita tuj sub la genuoj, kie ĝi efektive finiĝas. Nuntempe oni portas ĝin nur en kelkaj tre formalaj ceremonioj.

Oni nomas kuloton ankaŭ tiun tute malstriktan modernan ŝorton, kiu etendiĝas ĝis preskaŭ la genuoj.