Saltu al enhavo

Kununurra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
lago Kununurra

Kununurra estas urbeto en okcidenta Aŭstralio kun 3.700 loĝantoj. Ĝi estis fondita en la 1960-aj jaroj por servo de grandarea akvuma projekto, sed ĝi iĝis dumtempe turisma centro de Kimberley-regiono.

La nomo venas el indiĝena vorto Gunanurang, signifante "granda rivero" en lingvo de Miriwoong, kaj aludante je rivero Ord River.

Historio

La ŝtata irigacia projekto ĉe Ord River, kiu celis ekonomian puŝon en orienta Kimberley, estis realigita en du ŝtupoj.

En la unua ŝtupo de 1961 ĝis 1963 oni konstruis baraĵlagon kun 20 kluzoj, kiu devis rezervi la precipitaĵon de ĉ. 800 mm jare kaj 80 % inter decembro kaj marto. Tiel estiĝis Lago Kununurra, nun ripozejo por la urbanoj.

En la dua ŝtupo estiĝis en 1971 ĉ. 55 km sude kontraŭ la riverfluo la 100 m alta baraĵo Ord River Dam kaj tiel la Lago Argyle. La akvorezerujo entenas ĉ. 10 miliardojn da m³ da akvo kaj neniam sekiĝis.

Komence oni kultivis sur ĉ. 14.000 ha je kotonujo. La monokulturojn detruis en 1974 Heliothis-raŭpoj. La kultivado de fruktoj, sukerkano ĉesis en 2007 por tro altaj transportaj kaj laborkostoj, oni nun kultivas la blankan santalon (Santalum album), en 2010 jam sur 30 % de la areo.

Vidindaĵoj en la proksimo