L'Omnibuso
El Vikipedio
L'Omnibuso estis eldonejo kaj beletra esperanto-revuo publikita en Japanio inter 1964 kaj la 1980-aj jaroj.
La revuo publikis interalie hajkuojn aŭ politikajn tekstojn. Saito Eizo estis la redaktoro kaj eldonanto, kaj la ĉefaj kontribuantoj estis Miyamoto Masao kaj Ueyama Masao. Ĝi ankaŭ rolis kiel eldonejo. La eldoninto celis publikigi la kulturan gazeton "L'omnibuso" ĝis 100 numeroj, sed en 1980 ĝi finis sian historion per la 90-a numero, pro manko de sekvantoj. Poste oni eldonis 6 numerojn da "La Dua Buso" (ĝis 1984). Do la eldonejo l'omnibuso eldonis entute 96 numerojn da gazetoj, krom libroj.
Enhavo |
Tekstoj [redakti]
Kelkaj tekstoj de Miyamoto Masao, publikigitaj en L'Omnibuso troviĝas en la libro Japanaj vintraj fabeloj.
Eldonoj [redakti]
Vidu ĉi-tie).
- E. Drezen, Analiza historio de la Esperanto-movado, 1972, 95 p.
- Ueyama Masao, Por forviŝi la memoron pri ŝi, 1974, 95p.
- Oka Kazuta, Matenruĝo/ la juneco en la tridekaj jaroj, 1976, 191 p.
- E. Spiridović, Genia lingvisto venkita de etburĝeco, 1976, 27p.
- Japana variacio, 1978, 139p.
- Miyamoto Masao, Ueyama Masao, L'Omnibuso kun la tri pasaĝeroj, 1980, 65p.
- Takuboku Isikawa, Utaaro de Takuboku, trad. Miyamoto Masao, 1980 (2a eld), 118p.
- Hajkista Klubo, Hajka Antologio, 1981
- Kurosima Denzi, Siberio en neĝo, trad. Miyamoto Masao, 1982, 88p.
- Miyamoto Masao, La Morta Suito, 1984, 169p.
Bibliografio [redakti]
- MIYAMOTO Masao, UEYAMA Masao, SAITO Ezo: L’ omnibuso kun la tri pasaĝeroj. Kioto: L’ Omnibuso, 1980. 65p. Broŝurita. (recenzo ĉi-tie)
Fontoj [redakti]
- Librolisto.
- Informoj pri la libro L’ omnibuso kun la tri pasaĝeroj, fare de SIMIZU Yûko.
- rezenco pri la libro, fare de Don Harlow