La fera kalkanumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Fera Kalkanumo

La Fera Kalkanumo estas romano de Jack London (1908), el la angla tradukis Georgo Saville, eldonis SAT, 1930, 362 paĝoj.

Ĝi estas malutopia verko pri la eko de ekfaŝisma tiranado en Usono. Ĝi estas la romano, kie lia socialismo aperas pli malkaŝe. Por multaj legantoj, ĝi similas la posta "1984"" de George Orwell, kaj Orwell-biografiisto Michael Shelden mencias, ke ĝi influis tiun.

La 7-a ĉapitro estas preskaŭ laŭlitera kopio de ironia eseo de Frank Harris.

Laŭ G. S. (E' 1930, paĝo 182.): „Ne vera romano ĝi estas, sed socia aŭ socialista pledado, en formo de memorlibro. Bona traduko.“

Scienco-fikciemuloj taksas ĝin ĉefverkon kaj pioniraĵo de la mola scienco-fikcio de la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kiu atentas socian kaj politikan ŝanĝon pli ol teĥnologian.

La novelo de London The Scarlet Plague, kaj aliaj malgrandaj rakontoj situas en malutopia estonteco tre similanta "La fera kalkanumo", kvankam ne estas daŭro de personoj aŭ situoj.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:EdE-L