La Militarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bambuaj volvaĵoj kun la teksto de "La Militarto"

La Militarto (ĉine: Sūnzǐ Bīngfǎ, 孫子兵法) estas antikva ĉina armea traktaĵo, kies aŭtoreco estas atribuita al Sun Tzu (konata ankaŭ sub la nomoj "Sunzi" kaj "Sun Wu"), elstara armea generalo kaj strategiisto dum la malfrua Periodo de Printempo kaj Aŭtuno (ekzistas opinioj, ke la traktaĵo ne estis kompletigita antaŭ la Milittempa periodo) [1]. Havante 13 ĉapitrojn, ĉiu el kiuj estas dediĉita al unu aspekto de militado, la traktaĵo estas laŭdire la plej plena definitiva verko pri armeaj strategioj kaj taktikoj de sia tempo, kaj estas plu valora danke al siaj unikaj militaj informoj.

"La Militarto" estas unu el la plej malnovaj kaj samtempe la plej sukcesaj libroj pri armea strategio en la mondo. Ĝi estis la plej fama kaj influa el la serio de sep klasikaj libroj pri milito: "dum la lastaj du mil jaroj ĝi restis la plej grava armea traktaĵo en Azio, kie eĉ la ordinaraj homoj konis ĝian nomon." [2] Ĝi havis influon al la orientaj militistara pensmaniero, negoca taktiko kaj al aliaj sferoj de homa vivo.

Sun Tzu emfazis la gravecon de pozicio en la armea strategio, kaj ke la decido kiel trovi ĝustan pozicion por armeo devas esti bazita kaj sur la objektivaj kondiĉoj de la ĉirkaŭo, kaj sur la subjektivaj kredoj pri alia, konkurencaj agantoj en tiu ĉirkaŭo. Li opiniis, ke strategio ne estas planado laŭ la antaŭdifinita listo de agoj, male ĝi postulas rapidajn kaj konvenajn respondojn al ŝanĝiĝemaj kondiĉoj. Planado estas ago, kiu povas okazi sub antaŭvideblaj sekvoj, sed milita strategio devas agi en ŝanĝiĝemaj kondiĉoj, kiam planoj kolizias unu kun la alia, kio rezultigas neatenditajn situaciojn.

La libro estis unue tradukita en la francan lingvon en 1772 pere de la franca jezuito Tiu de Jean Joseph Marie Amiot, kaj en la anglan de brita oficiro Everard Ferguson Calthrop en 1905. Tiom diversaj gvidantoj kiaj Mao Zedong, la generalo Võ Nguyên Giáp, la barono Antoine-Henri Jomini, la generalo Douglas MacArthur kaj la gvidantoj de la Imperia Japanio ĉerpis siajn inspirojn de tiu verko. La Militarto estis ankaŭ uzata en komerco kaj manaĝeraj strategiaj ludoj[2][3].

La 13 ĉapitroj

Komenco de La Militarto, en la formo de klasika bambua libro el la rego-tempo de Qianlong.

La Militarto konsistas el 13 ĉapitroj (piān), kaj la tuta kolekto de la ĉapitroj estas nomata [unu] chuán ("la tuto" aŭ en alia traduko "la kroniko"). Diversaj tradukoj enhavas malsamajn titolojn por la ĉapitroj, sube estas prezentita la kompilaĵo el la plej konataj titoloj.

Ĉapitro Lionel Giles (1910) R.L. Wing (1988) Ralph D. Sawyer (1996) Chow-Hou Wee (2003)
I (1) Ek al la planoj La kalkuloj Komencaj pritaksoj Pritakso de la detaloj kaj planado
(ĉine: 始計,始计)
II (2) Militado La Defio Militado Militado
(ĉine: 作戰,作战)
III (3) Atako de stratego La plano de atako Planado de atakoj Strategiaj atakoj
(ĉine: 謀攻,谋攻)
IV (4) Taktika lokigo Poziciigo Milita lokigo Lokigo de la armeo
(ĉine: 軍形,军形)
V (5) Energio Direktado Strategia milita potenco Armeoj
(ĉine: 兵勢,兵势)
VI (6) Malfortaj kaj fortaj flankoj Iluzio kaj realo Vakeco kaj substanco Malfortoj kaj Potencoj
(Chinese: 虛實,虚实)
VII (7) Manovrado Apliko de la forto Milita batalo Militaj manovroj
(ĉine: 軍爭,军争)
VIII (8) Variaĵoj de taktiko Naŭ variantoj Naŭ ŝanĝoj Variado kaj Adaptado
(ĉine: 九變,九变)
IX (9) Armeoj dum marŝado Movado de Armeoj Manovrante la Armeon Movado kaj progresigo de armeaj taĉmentoj
(ĉine: 行軍,行军)
X (10) Tereno Situacia poziciigo Tipoj de tereno Tereno
(ĉine: 地形)
XI (11) La naŭ situacioj La naŭ situacioj Naŭ tereno-tipoj Naŭ diversaj batalkampoj
(Chinese: 九地)
XII (12) Atako per fajro Fajra atako Incendia atako Atakado per fajro
(ĉine: 火攻)
XIII (13) Uzo de spionoj Uzo de milita esploro Dungado de spionoj Esploroj kaj Spionado
(ĉine: 用間,用间)

Resumoj de la unuopaj ĉapitroj

Referencoj

  1. Griffith, Illustrated Art of War, p. 17–18
  2. 2,0 2,1 Sawyer, Ralph D. The Seven Military Classics of Ancient China. New York: Basic Books. 2007. p. 149.
  3. Floyd, Raymond E.http://www.allbusiness.com/management/benchmarking-strategic-planning/338250-1.html