La liberazione di Ruggiero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

"La liberazione di Ruggiero dall'isola d'Alcina" estas opero de Francesca Caccini (naskiĝis en 1587, mortis probable en 1645) komponita en 1624.

Fono kaj enhavo de la verko estas la temo "Orlando Furioso" de la itala poeto Ludovico Ariosto (naskiĝis la 8-an de septembro 1474, mortis la 6-an de julio 1533).

La opero kreiĝis laŭ nova (muzika) stilo, "seconda pratica" kiun kreis ĉefe ŝia patro Giulio Caccini (Le nuove musiche 1601).

La liberazione di Ruggiero enhavas dancajn scenojn kaj ĉevalan baleton, kiuj ĉirkaŭas la agon.

Estis ĝi la unua opero komponita fare de virino.