La limoj de kreskado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La limoj de kreskado (angla titolo: The Limits to Growth) estas studo pri la estonteco de la monda ekonomio, prezentita en 1972 dum la tria simpozio en St. Gallen.[1]

Tiu studo estis produktita je mendo de la klubo de Romo. Donella kaj Dennis L. Meadows kaj ties kunlaborantoj je la instituto por sistema dinamiko Jay W. Forrester faris sistemanalizon kaj komputilan simuladon de diversaj scenejoj.[2]

La uzita modelo celis la analizon de kvin tendencoj kun tutmonda efiko: Industriiĝo, kreskado de la homaro, subnutrado, uzado de haveblaj krudmaterialoj kaj detruado de vivospaco. Kalkulitaj estis scenejoj kun diverse alte taksitaj stokoj de krudmaterialoj de la Tero, diversaj efikecoj de agroproduktado, naskoregulado, medioprotektado.

Ĝis nun de tiu libro estas venditaj pli ol 30 milionoj da ekzempleroj.[3]

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Tages-Anzeiger, 19. Mai 2005, Der kleine Bruder des WEF, gefunden auf www.stgallen-symposium.org.
  2. Jay W. Forrester: Der teuflische Regelkreis. Kann die Menschheit überleben? Deutsche Verlags-Anstalt, 1972, ISBN 3-421-02632-7
  3. Matthew R. Simmons: Revisiting the Limits to Growth: Could the Club of Rome Have Been Correct, After All? Oktober 2000, S. 1 (PDF)