Laborforto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekonomiko > Laborforto


Laborforto estas tuta kvanto de laborkapabluloj, aŭ senlaboruloj aŭ okupataj. En la Marksa ekonomiko laborforto estas difinita kiel aro de fizikaj kaj mensaj kapabloj de homo, uzataj por produktado de varoj aŭ servoj. La nomo de la prezo de la laborforto estas la salajro. Ĝi tion reprezentas, kion la laborulo bezonas por reprodukti sian laborforton : nutraĵo, vestoj, loĝejo, edukado, sano, emerita pensio, kaj tiel plu.

Rilataj temoj