Labortago

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Labortago estas tago, kiam oni laboras. La landa leĝaro ofte antaŭskribas, kiom da tagoj kaj horoj rajtas labori laboristo daŭre – sen interrompo – aŭ en unu monato. Por la plusaj horoj kaj semajnfinaj labortagoj, la laboristoj devas ricevi ofte aldonan monon koncerne salajron.

La batalado por la okhoraj labortagoj estis slogano de komunistoj kaj aliaj maldekstraj politikaj partioj. Fakte, laboristoj ofte devas surpreni plusajn horojn post la 8 horoj por vivteni sian familion kaj certigi bonan vivnivelon. Tio okazis eĉ en la t.n. socialismaj landoj.

La unua 8-hora labortago en Germanujo estis enkondukita en 1900, sed ĉe firmao Zeiss en Jena (Thüringen) – je libervola bazo – jam en 1868. La unua lando, kiu enkondukis la leĝan rajton je okhora labortago estis en 1901 Aŭstralio (Germanio enkondukis ĝin en 1918).

Vidu ankaŭ