Lady Margaret Hall

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lady Margaret Hall estas kolegio de la Universitato de Oksfordo.

Elizabeth Wordsworth, pra-nepino de la poeto William Wordsworth kaj filino de Christopher Wordsworth (episkopo de Lincoln), fondis la kolegion en 1878. Ĝi estis la unua Oksforda kolegio por virinoj, kaj komence la studentoj devis estis anglikanoj. La sekvantan jaron fondiĝis Somerville College, alia kolegio por virinoj kiu akceptis ne-anglikanojn. En 1979 la kolegio decidis akcepti ankaŭ virajn studentojn.

Lady Margaret Hall nomiĝas laŭ Damo Margaret Beaufort, la patrino de Henriko la 7-a (Anglio).