Lares (Porto-Riko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Lares

Lares estas malgranda montara municipo de Porto-Riko en centrokcidenta areo situa norde de Maricao kaj Yauco; sude de Camuy, oriente de San Sebastián kaj Las Marias; kaj okcidente de Hatillo, Utuado kaj Adjuntas.

Ĝi estas urbo ornamita de preĝejoj de la stilo de hispana erao kaj malgrandaj urbaj vendejoj. Lares estas alloga areo ĉirkaŭ 1.5 horoj el ĉefurbo San-Juano (Porto-Riko) per aŭto.

Lares havas alian kialon por famo: insurekcio de 1868 estis grava por la lukto por sendependiĝo de Porto-Riko disde Hispanio. Tiu movado estis konata kiel Grito de Lares (laŭ litere La Krio de Lares, aŭ Laresa Insurekcio), tuje malaperis, kaj faris de Lares lokon por la plej mallongdaŭra iam ajn respubliko. Nuntempe la flago de Lares estas simbolo por la portorikanoj kiuj celas sendependiĝon disde Usono.