LazyTown

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lazy Town (Lacurbo) estas islanda infana televida serio, kies rolantoj kaj la produktistoj estas islandanoj, sed helpis ilin ankaŭ usonanoj kaj britoj. La programon prezentis la televidoj Nick Jr., YTV CBeebies, ABC1 kaj Sjónvarpið. La serion elpensis Magnús Scheving, iama gimnastika ĉampiono. La serio atingis sukcesojn en pli ol 10 landoj, en diversaj lingvoj. La dua sezono de la serio estis ekprezentita en Usono, la 25-an de septembro de 2006.

La originala prezento de la serio okazis en 1996 kaj komenciĝis kiel persona, interaktiva sceno. Ĝi havis la titolon Áfram Latibær (Sukcesu Lacurbo) . Post sukceso de tio, la dua sceno prezentiĝis sub titolo Glanni glæpur í Latabæ (Aĉa Robi en Lacurbo). En tiu spektaklo prezentiĝis Aĉa Robi, kiel instrigisto. Oni uzis en tiu ero vivantajn personojn anstataŭ pupoj (dum birdoj restis pupoj).

ĉefrolantoj:

  • Stephanie - karakterizas ŝin rozkolora hararo,ŝi estas ĉiammova junulino
  • Sportacus - super-sanulo, instigas je manĝado de fruktoj, legomoj, je sporta aktivado, ludado
  • Aĉa Robi - li estas la ĉefa malbonulo, instigas je manĝado en rapidmanĝejo, provas forpeli Sportacus el Lazy Town. Li ĉiam provas obstakli agadojn de Sportacus kaj Stephanie.
  • Ziggy - estas pupo, kiu ŝatas dolĉaĵojn