Leĝoj de Manuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Leĝoj de Manu (sanskrite, Mānava-Dharmaśāstra aŭ मानवधर्मशास्त्र) estas la plej fama kaj plej grava teksto de la Darmoŝastra tradicio de pratempa Hindujo.[1] Darmoŝastro signifas la hinduan kleran tradicion (ŝastro) pri la juraj kaj religiaj devoj (darmo) de la homoj. La Leĝoj de Manu ne estis la unua teksto de tiu ĉi tradicio, sed ĝi kombinas fruajn darmajn tekstojn (specife tiuj, kiuj nomiĝas la Darmosutroj) kun ideoj de la rilata Arthaŝastra tradicio (koncerne ŝtatkonstruo) por krei novan tekstformon.[2] La verko estas regule kaj abunde citita en malfruaj tekstoj kaj komentaroj pri darmo. Dum la frua kolonia periodo de la Britoj en Hindujo, la Leĝojn de Manu elektis hindologisto kaj brita juĝisto William Jones por la fondo de la nova jura sistemo por la Hinduoj en Brita Hindujo, la tiel nomata Hindua juro. Jones tradukis unua foje la tekston al la angla, kaj ĉi tiun tradukon (kaj, malfrue, tiujn de aliaj tekstoj) uzis la britaj kortumoj por juĝi la aferojn inter Hinduoj.[3]

Notoj

  1. Olivelle, The Law Code of Manu, xvi.
  2. Olivelle, The Law Code of Manu, xviii-xx.
  3. Jones, The Institutes of Hindu Law: Or, The Ordinances of Manu.

Referencoj

Jones, William. 1796. The Institutes of Hindu Law: Or, The Ordinances of Manu, Calcutta: Sewell & Debrett.

Olivelle, Patrick. 2004. The Law Code of Manu. New York: Oxford UP.