Lucy Maud Montgomery

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lucy Maud Montgomery, ĉ. 1935

Lucy Maud MONTGOMERY (n. la 30-an de novembro, 1874  – m. la 24-an de aprilo, 1942), nomata "Maud" de la familio kaj amikoj, kaj publike konata kiel L.M. Montgomery, estis kanada verkistino plej konata pro romana serio komencita per Anne of Green Gables, eldonita en 1908. Anne of Green Gables tuj furoris. La ĉefrolulino, Anne Shirley, orfa knabino, altiris internacian atenton kaj al Montgomery kaj al la scena fono, la kanada provinceto Insulo de Princo Eduardo. Sekvis ĝin dekoj da aliaj romanoj, el kiuj ok daŭrigis la historion de Anne. Montgomery verkis ankaŭ aliajn romanojn, kaj centojn da noveloj kaj poemoj. En 1935 ŝi ricevis la rangon OBE en la Ordeno de la Brita Imperio.

Fruaj jaroj

Lucy Maud Montgomery, 1884 (10-jara)

Lucy Maud Montgomery naskiĝis en Clifton (nun New London (Insulo de Princo Eduardo)). Ŝia patrino, Clara Woolner Macneill Montgomery, mortis pro tuberkulozo kiam Maud havis nur 21 monatojn. La patro, Hugh John Montgomery, konfidis la zorgadon pri la filineto al la gepatroj de ŝia patrino. [1] Kiam ŝi havis 7 jarojn, li translokiĝis al Prince Albert (Saskaĉevano),[2] lasante ŝin ĉe la geavoj, Alexander Marquis Macneill kaj Lucy Woolner Macneill, en Cavendish (Insulo de Princo Eduardo), kiuj vartadis ŝin en strikta kaj neforgesema maniero. Ŝia frua vivo en Cavendish ests tre soleca. Montgomery opiniis ke tiu ĉi parto de la vivo, kiam ŝi kreis multajn imagitajn amikojn kaj mondojn por kontraŭagi la solecon, kiel tio, kio evoluigis ŝian mensan kreipovon.[3]

Verkoj

Romanoj

Unua paĝo de "Anne of Green Gables", eldonita en 1908

Novelaroj

  • Chronicles of Avonlea (1912)
  • Further Chronicles of Avonlea (1920)
  • The Road to Yesterday (1974)
  • The Doctor's Sweetheart, selected by Catherine McLay (1979)
  • Akin to Anne: Tales of Other Orphans, edited by Rea Wilmshurst (1988)
  • Along the Shore: Tales by the Sea, edited by Rea Wilmshurst (1989)
  • Among the Shadows: Tales from the Darker Side, edited by Rea Wilmshurst (1990)
  • After Many Days: Tales of Time Passed, edited by Rea Wilmshurst (1991)
  • Against the Odds: Tales of Achievement, edited by Rea Wilmshurst (1993)
  • At the Altar: Matrimonial Tales, edited by Rea Wilmshurst (1994)
  • Across the Miles: Tales of Correspondence, edited by Rea Wilmshurst (1995)
  • Christmas with Anne and Other Holiday Stories, edited by Rea Wilmshurst (1995)

Novelaroj laŭ eldonjaro

Poezio

  • The Watchman & Other Poems (1916)
  • The Poetry of Lucy Maud Montgomery, selected by John Ferns and Kevin McCabe (1987)

Biografiaj eseoj

  • Courageous Women (1934) (with Marian Keith and Mabel Burns McKinley)

Aŭtobiografiaĵoj

Notoj

  1. McLeod, Carol. Legendary Canadian Women. Hantsport: Lancelot Press Limited, 1983. 79.
  2. L. M. Montgomery Institute: About L. M. Montgomery. Alirita November 7, 2011.
  3. Bourgoin, Suzanne Michelle ed. "Lucy Maud Montgomery." Encyclopedia of World Biography. 2nd. 11. Detroit: Gale Research, 1998. p.136.

Ŝablono:Reflist