Ludo L

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ORIGINALA NOMO: L.
KREINTO: Edward de Bono
UNUA ELDONO: 1972
LUDANTOJ: 2.
MATERIALO: 4x4a ludtabulo. Po unu ludpeco L-forma (la 4-kvadrato) de ĉiu ludanto. Krome oni uzas 2 neŭtralajn ludpecojn apartenantajn al neniu, sed moveblaj de ambaŭ.

Eka pozicio montrata per bildo apuda.

MOVOJ

Ludantoj alternu siajn ludvicojn. Dum ludvico eblas movi du ludpecojn:

  • unue kaj devige sian ludpecon 'L' ĝis nova pozicio. L-ludpecon oni povas levi, turni, renversi, ktp. kaj fine meti ĝin denove sur la ludtabulon en iu ajn pozicio. Oni taksas pozicion nova se almenaŭ unu el la fakoj kovritaj estas malsama. L-ludpeco devas kovri ĝustan formacion el fakoj malplenaj.
  • Movinte la L-ludpecon, ludanto povas (ne estas devige) movi unu el la du neŭtralaj ludpecoj ĝis iu ajn malplena fako.

KIEL VENKI?

Ludcelo konsistas blokadi la kontraŭlon, kondukante lin-ŝin al pozicio el kiu nenia movo estas ebla. Oni venkas se la malamiko ne povas ŝanĝi la situon de sia L-ludpeco.