Lupatrino
Lupatrino (luita patrino, anstataŭiga patrino) estas tiu fekundema virino, kiu naskas infanon de alia persono aŭ paro, portas, vivnutras en sia korpo ilian feton (do, "luas" sian uteron). La lupatrino povas estis laŭsanga patrino de la infano, tiam ŝi gravediĝas per arta fekundigo aŭ enigo de fekundigita embrio, tiokaze la rilato inter la lupatrino jam ne estas laŭsanga. La lupatrino povas esti pagata aŭ ŝi povas oferti sian servon pro emocio (ekz. okaze de parencoj).
La lupatrineco povas okazi de negravedebleco de la virino aŭ aliaj kuracistaj kaŭzoj, kiuj igas la gravedecon danĝera. Uzo de lupatrino okazas ankaŭ ofte ĉe samseksemulaj paroj, kiuj do deziras propran, laŭsangan infanon.
Permesita lupatrineco
Plimuto de landoj ne permesas lupatrinecon (ekz. 15 el 27 EU-landoj), sed do permesas kelkaj grandaj, gravaj landoj.
En kelkaj federaciaj ŝtatoj de Usono, lupatrineco estas permesata ankaŭ por samseksemuloj. Lupatrineco estas permesata ankaŭ en Belgio, Grekio, Britio, Israelo, Aŭstralio, Nederlando, Ukrainio, Barato, Kanado (krom en Kebekio [1].