Manchita

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Manchita [manĈIta] (Makuleto) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas manchegos same kiel tiuj de la fama komarko Manĉo. La censita populacio en 2008 estis de 754 loĝantoj.

Situo

Manchita estas situa en la centra parto de Ekstremaduro, je altitudo de 336 m; je 94 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 34 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 38,2 km².

Vivo

Ĝi estas je nur 8 km de Guareña kaj ne estas alia ŝoseo aŭ komunikadvojo kun alia loko, do iome dependas de tiu vilaĝo. La ĉefa ekonomio dependas el la agrikulturo, brutobredado kaj ĉasado. Lastatempe oni konstruis multajn kampardomojn en la ĉirkaŭaĵo ĉu de manĉitanoj ĉu de homoj de la najbara Guareña.

Festoj

  • Festoj de la patronino (7a,8a,9a) de septembro.
  • Sankta Semajno: Unua kamparfesto, Lunde.
  • 2a kamparfesto: Dimanĉe de kvasimodo.

Gravuloj