Miĥail Ĥodorkovskij
Miĥail ĤODORKOVSKIJ (ruse Михаил Борисович Ходорковский (26-a de junio 1963 en Moskvo) estas la iama gvidanto de la rusa naftokonzerno Jukos.
Ĥodorkovskij estis arestita la 25-an de oktobro de 2003 kaj en majo de 2005 estis juĝita je 8-jara prizono en Siberio, en Krasnokamensk, proksime al la ĉina limo kaj uranminejo.
Li iĝis miliardulo per politikaj kontaktoj kaj financo de proprefondita banko.
La 20-an de decembro 2013 li estis amnestiita de prezidanto Vladimir Putin kaj samtage liberigita.