Miĥail Tuĥaĉevskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Miĥail Nikolajeviĉ TUĤAĈEVSKIJ (n. 16-a de februaro 1893 Slednevo, Rusio – m. 11-an de junio 1937.) estis soveta militistara gvidanto antaŭ la dua mondmilito, kiu respondecis pri modernigo de la Ruĝa Armeo.

Li naskiĝis en nobla familio, finstudis la militistaran akademion en 1914. Li batalis en la unau mondmilito en la cara armeo, ekde 1918 kiel oficiro de la Ruĝa Armeo kiel direktisto de la defendo de Moskvo, komandanto pri la orienta fronto. Li rekonkeris Siberion per la 5-a armeo, venkis Kolĉak-on kaj kun la kozakoj venkis eĉ generalon A. I. Denikin (1920). Li partoprenis en la Pola-bolŝevika milito (1920) kaj subigo de matrosribelo de Kronstadt (1921).

Li havis gravan rolon en la postmilitaj militistaraj reformoj kaj ekde 1931 lia tasko estis la tuta modernigo de la Ruĝa Armeo. Li verkis multajn librojn kaj artikolojn en tiu temo.

Li estis generalstaba estro de 1925 ĝis 1928. Li iĝis en 1935 marŝalo de la Sovetunio.

Li vizitis komence de 1936 okcidentajn landojn, kio suspektigis Stalinon. Li estis viktimo de la Granda purigo de Stalin en 1937. Eble Stalin timis militistaran puĉon aŭ trompis lin germanaj falsaj spionaj agadoj (laŭ Robert Conquest).

Tuĥaĉevskij estis rehabilitita en 1957.