Michel Martelly

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michel Martelly

Michel MARTELLY (n. la 12an de februaro, 1961 en Port-au-Prince, Haitio), pli populare kaj karesnome "Sweet Micky" (Dolĉa Miĉjo) — kio foje aludas lin mem foje lian grupon (kun membroj, gitarludisto Alex Tropnas kaj basludisto Welton Desire) — estas haitia artisto, komponisto kaj muzikisto, fama pro sia socipolitika aktivismo. En Julio de 2010, li anoncis, ke li kandidatiĝos por la Prezidenteco de Haitio. En unua balotado li ne ricevis sufiĉan apogon kaj la sekvantoj ege protestis ke temas pri ne justa kalkulado.

Diskaro

Titolo Dato Etikedo
Woule Woule 1989
Anba Rad La 1990
The Sweetest 1992
Men Koze-A 1993
I Don't Care 1994
Pa Manyen 1995
Tout Ce Mately 1996
Aloufa 1997
100.000 Volts 1998
Dènye Okazyon 1999
SiSiSi 2001
Totot 2003
GNB 2005
Bandi Legal 2008

Referencoj

  • Miami New Times, 29a de Majo, 1997. "His Music Rules in Haiti: Sweet Micky's provocative music moves Haitians with an infectious beat and political overtones" [1]
  • Palm Beach Post, 12a de Junio, 2007. [2]
  • Sweet Micky artikolo ĉe afiwi.com [3]