Miniaturoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Miniaturoj estas la titolo de 58-paĝa libreto, enhavanta 50 originalajn poemetojn de Geoffrey Dalrymple Nash. Ĝi aperis en 1931.

Nash sternas mozaikaĵojn ĉie kolektitajn; ili iĝis versoj sub lia mano, kiun estras saĝo, mildo, ĉionkompreno, amo al ĉiu subsuna kreaĵo kaj senlima bonkoreco. Lia lingvaĵo estas pure poezia belforma kaj formriĉa.
(Max Butin en Heroldo de Esperanto, 1931, numero 45.)

Ĉarmaj poemoj, sed kun ĉieaj adasismoj, tro oftaj gramatikaj eraroj kaj aliaj makuloj, kiuj povas neniigi eĉ la plej allogan ĉarmon.
(L. N. Newell en The British Esperantist, 1931, paĝo 109.)