Molekulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Molekulo estas kunmetaĵo, elektre neŭtra, de almenaŭ du atomoj, kiuj povas libere ekzisti. Ĝi estas la plej malgranda ero de kemia korpo konservanta ankoraŭ la ecojn de la tuto kaj nedisigebla per fizikaj procedoj.

Per kemiaj reakcioj, la molekuloj povas esti dividataj en pli malgrandajn eretojn, pluraj molekuloj povas kuniĝi en pli granda molekulo, aŭ du (aŭ pluraj) molekuloj povas interŝangi atomojn aŭ atomgrupoj (tiel nomataj radikaloj).

Ekzemploj de ordinara molekulo estas O2, (du atomoj de oksigeno), kaj CO2, karbona dioksido, unu atomo de karbono kaj du de oksigeno.

Vidu ankaŭ