Montemolín

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Montemolín estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas montemolineses. La censita populacio en 2008 estis de 1.520 loĝantoj.

Situo

Montemolín estas situa en la plej suda parto de Ekstremaduro, je altitudo de 615 m kaj fakte sur monto; je 115 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 95 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 207,7 km².

Historio

La plej klara restaĵo de la araba pasinteco estas la araba kastelo konstruita ne nur el ŝtono sed ankaŭ el adobo, kion ne faris kristanoj. Ankaŭ la nomo de la vilaĝo iome rememoras arabajn sonojn.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado. Estas du dependaj vilaĝoj nome Pallares en vojkruciĝo el Sevilo al Llerena kaj Santa María de Nava tre malgranda vilaĝo, malproksime de la vojoj kaj tre proksime de la Provinco de Sevilo.