Montijo (Hispanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Montijo [monTIĥo] en Hispanio estas la ĉefa urbo de regioneto Vegas Bajas.

Lokiĝo

Vegas Bajas estas Malalta Valo de rivero Guadiana kiu fluas norde de provinco Badajoz, suda provinco de sudokcidenta regiono Ekstremaduro. Precize tiu regioneto estas la nordokcidenta parto de la provinco kiu estas inter Mérida -centronorde- kaj Badajoz -nordokcidente-. Montijo estus en pli malpli centro de tiu regioneto. Ĝi altas 200 m. super marnivelo.

La teritorio de Montijo estas ĉirkaŭata de tiuj de vilaĝoj Arroyo de San Serván, Cordobilla de Lácara, La Garrovilla, La Nava de Santiago, La Roca de la Sierra, Lobón, Puebla de la Calzada, Puebla de Obando kaj Torremayor.

Loĝantaro

Montijo enhavas 15.500 loĝantoj, kies nomo estas kaj hispana kaj esperante "montijano", kompreneble per malsimila pronocado.

Ĝi estas pli malpli ponto inter la regioneto ĉirkaŭ regiona ĉefurbo Mérida kaj tiuj de Badajoz (je 42 km.)-plej loĝata urbo en la regiono unuflanke- kaj Alburquerque -pli kampara, aliflanke-, kiuj estas respektive okcidente kaj nordokcidente. Al Badajoz estas terkulturita per akvumado regiono, tre loĝata kaj al Alburquerque seka regiono de malfermega arbaro, malmulte loĝata.

Enhavas du malgrandajn vilaĝetojn kiuj estis konstruitaj dum la starigo de la Plan Badajoz, nome Lácara, je 8 Km de Montijo kaj je 190 m. de alteco kaj Barbaño, je 7 Km de Montijo kaj je 220 m. de alteco.

Historio

Historio gravigis tiun regioneton pro strategiaj kialoj rilate la komunikadon inter Badajoz kaj Mérida. Tiu eco kaŭzis batalojn ekde antikvo, kiel la batalo de Montijo (26a de majo de 1644), okazinta dum la Milito de Separigo de Portugalio, kiam la hispana armeo de la markiso de Torrescusa malvenkis antaŭ la portugaloj de Matías de Alburquerque.

Tiu batalo plusekvis en Talavera la Real, kie la hispanoj venkis la portugalojn.

Komence de la 18a jarcento ekzistis grava homo rilata al Montijo, nome Eugenia de Montijo.

Dum la dua duono de la 20a jarcento la ĉirkaŭaĵo kaj la urbo mem suferis gravan transformiĝon danke al la ekonomiaj ŝanĝoj de la Plan Badajoz (Badaĥoza Plano) parte realigita per perforta deviga laboro de politikaj prizonuloj, kiu aldonis pli da loĝantaro kaj proksiman rezervejon de Montijo kaj sinsekvajn kanalojn.

Monumentoj

  1. Villa romana de Torre Águila (Romia vilao de Agloturo), kie estas ĝis tri okupepokoj, nome romia en 1a jarcento, malfruromia en 5a jarcento kaj prakristana en 6a jarcento.
  2. Iglesia Parroquial de San Pedro Apóstol (Paroĥa preĝejo de Sankta Petro Disĉiplo), centra preĝejo, ekkonstruita en 1494 laŭ gotika stilo, sed finkonstruita en 1605 inkludante renesancan stilon.
  3. Casa Granero de los Condes (Grenujo de la Grafoj) de kie estas konstruaj elemnentoj miksitaj kun malnova preĝejo.
  4. Convento de Santa Clara (Monaĥejo de Sankta Klara) de franciskanaj monaĥinoj. Ili havas famajn pentraĵojn.
  5. Ermita de Jesús Nazareno (Ermitejo de Jesuo Nazarano) estis antaŭe hospitalo; enhavas barokajn retablojn.
  6. Ermita de San Gregorio (Ermitejo de Sankta Gregorio),sanktulo de brutobredistoj.
  7. Convento de San Antonio (Monaĥejo de Sankta Antonio) rilatis monaĥejon de Loriana, enhavas pentraĵojn.
  8. Ermita de Ntra. Sra. De Barbaño (Ermitejo de Nia S-rino de Barbanjo) je 5 km ĉe rivero Guadiana en vilaĝeto Barbanjo.
  9. Casa del Navegante (Hejmo de la Maristo) estis konstruita de riĉigita asturidevena migrinto meze de la 19a jarcento; ĝi enhavas multajn ornamajn elementojn. Nun estas kulturdomo.
  10. Hermandad de Labradores (Frataro de Terkamparanoj) de komenco de 20a jarcento.
  11. Plaza de España (Placo de Hispanio) centro de la urbo kiel en multegaj hispanaj urboj.
  12. Ayuntamiento (Urbodomo) konstruita en 17a kaj 19a jarcentoj.
  13. Casa del Pósito (Grenujo) poste teatro kaj lernejo. Nun kulturdomo.
  14. Aliaj interesaj konstruaĵoj estas ornamitaj riĉaj domoj konstruita komence de la 20a jarcento. Aliaj pli malnovaj montras enfasade nobelajn ŝildojn.
  15. Malaperitaj konstruaĵoj estis ermitejoj, kinejo, teatroj, riĉaj hejmoj, ktp.